Hainan

Lucia Publikigita: 2022-04-13 21:25:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bonaj semoj rezultigas bonajn arbojn

Semoj ne simple reprezentas manĝaĵojn, ili estas grava konsistiga parto de la kemia industrio. Cetere kemiaj varoj koncernas al manufakturo. Do ekzistu tia esprimo “semo koncernas al nacia sekureco”.

Mi scias iun konservejon de semoj en Norvegio, nomatan Svalbard Global Seed Vault. La konservejo malfermas du aŭ tri fojojn, kaj ĉiuj landoj povas peti konservon de propraj semoj. Oni diras, ke se okazus internaciaj aŭ regionaj ekstremaj katastrofoj, per semoj konservataj ĉi tie, oni povus restarigi la agrikulturon.

Fine mi volas dividi kun vi frazojn de ĉina fama sciencisto Yuan Longping, kiun mi menciis en la lasta filmeto, la “patro de hibrida rizo”:

Mia plej granda deziro estas liberigi ĉiujn el malsato. Ĉinio povas ne nur garantii grenan sekurecon en sia lando, sed ankaŭ helpi aliajn landojn en la mondo. La laboro donis al mi ŝancon ĝui sunbrilon kaj freŝan aeron, tial mi havas sanan korpon. Kiel semoj homoj devas havi sanan korpon, animon kaj emocion. Bonaj semoj rezultigas bonajn arbojn.

Mi deziras, ke paco regas en la mondo por ĉiam, kaj ni havos pli da bonkvalitajn semojn kaj vivojn.

Dividu