Plej bela rozo de la mondo

Publikigita: 2022-04-18 15:16:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(Fabelo de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof)

Estis iam potenca reĝino, en kies ĝardeno troviĝis la plej belaj floroj el ĉiuj jartempoj kaj el ĉiuj landoj de la mondo, sed precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de la kastelo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.

Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco. La reĝino kuŝis sur la lito de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke ŝi devas morti.

“Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!” diris la plej saĝa inter ili. “Alportu al ŝi la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo; se ŝi ekvidos ĝin antaŭ ol ŝiaj okuloj senviviĝos, tiam ŝi ne mortos.”

Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke, kun rozoj, la plej belaj, kiuj kreskis en ĉiu ĝardeno, sed la postulata rozo ne estis inter ili. El la ĝardeno de la amo oni devis ĝin preni; sed kiu rozo en tiu ĝardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo? La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, ĉiu nomis la sian. Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al ĉiu koro, kiu batis ame, proklamon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo.

“Neniu ankoraŭ nomis la floron!” diris la saĝulo. “Neniu montris la lokon, kiu elkreskigis tiun floron en ĝia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj de la ĉerko de Romeo kaj Julia aŭ de la tombo de Valborg, kvankam tiuj rozoj ĉiam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried, el la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto estas pli dolĉa, nenia rozo estas pli ruĝa ol la sango, kiu tiam fluas. Tio ankaŭ ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado, la magia rozo de la scienco.”

“Mi scias, kie ĝi floras,” diris unu feliĉa patrino, kiu kun sia malgranda infano venis al la lito de la reĝino. “Mi scias, kie troviĝas la plej bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas al mi per sia tuta amo.”

“Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!” respondis la saĝulo. “Jes, multe pli bela!” diris unu el la virinoj. “Mi ĝin vidis; pli majesta, pli sankta rozo floras nenie, sed ĝi estis pala, kiel la folioj de la tea rozo. Sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi demetis sian reĝinan kronon kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis super ĝi, kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro.”

Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de malĝojo, tamen ĝi ne estas la savonta.

“Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis antaŭ la Altaro de Dio!” diris la pia maljuna episkopo. “Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan interligon, kaj tiam rozoj ruĝiĝis kaj rozoj paliĝis sur la freŝaj vangoj. Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura kaj plej alta amo.”

“La beno de Dio estu sur ŝi!” diris la saĝulo; “tamen neniu el vi ĉiuj ĝis nun nomis la plej belan rozon de la mondo.”

Tiam en la ĉambron eniris infano, la malgranda filo de la reĝino; la larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon.

“Panjo!” diris la infano, “aŭskultu, kion mi legis!” Kaj la infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por la savo de la homoj, eĉ de la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. “Pli granda amo ne ekzistas!”

Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj, ĉar ŝi vidis, kiel el la folioj de la libro leviĝis la plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango de Kristo sur la ligno de la kruco.

“Mi ĝin vidas!” ŝi diris. “Neniam mortas tiu, kiu ekvidis ĉi tiun rozon, la plej belan sur la tero.”

Dividu