mise ne mise

Publikigita: 2022-04-24 16:02:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

mise ne mise

(Mao Zifu)


silento bruas en muziko.

la voĉo forgesita sunumiĝas

en korto kovrita de folioj.

ŝuoj iras ekster la ferpordo senserura.

vento frapas sed ne viaj fingroj.

iama ĝiso fariĝis miso;

revido neniama sur la muro pendas.

tiktako estas taktiko

de tempo juste trompema.

jaroj pasis en sekundo.

knabino iĝis jam patrino de knabino.

la ido nomas min aĉjo.

avo aŭ aĉulo? nun ne grave.

misrenkontiĝo ne frukton miskreis.

en la mondo estas tro da falsaj patroj.

feliĉe mi restas paĉjo pura - de neniu.

Dividu