ASTRONAŬTOJ

Lucia Publikigita: 2022-04-30 21:04:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karaj amikoj, en la lasta filmeto, ni babilis “bonstatan grupon”. Nun ni kune vidu, kiujn taskojn finplenumis la ĉinaj tri tajkonaŭtoj de Shenzhou-13?

En la lasta video, ni menciis, ke en la 16a de oktobro 2021, la misio Shenzhou-13 sendis la tri tajkonaŭtojn, inkluzive de Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, al la kosmostacio Tiangong por sesmonata restado – la plej longa daŭro en la homekipita spaciala programo de la lando.

Sub la helpo de terstaciaj sciencistoj, ili finis plurajn taskojn, inkluzive de du eksterveturilaj agadoj, du vivsciencaj prelegoj kaj kelkaj sciencteknikaj eksperimentoj kaj aplikaj projektoj.

Krome, ili kolektis datumojn kaj faris serion da novigaj esploroj, precipe tiuj pri vivscienco. Ekzemple, en senpeza kosmospaca medio, la teamo unuafoje starigis la sistemon pri longtempa kulturado de ĉeloj kaj ĉelmodelon sub kosmospacaj kondiĉoj, kaj unuafoje ili rimarkis "flagron de kalcia signalo" de miokardia ĉelo sub senpezeco, farante historian paŝon.

Ho, estas iom komplika, kiam mi vidis tiel multajn profesiaj vortojn. Mi resumis, ke ili plenumis multajn efektivajn taskojn.

La ĉinaj tajkonaŭtoj sukcese finis la taskojn kaj ankaŭ "rompis kelkajn rekordojn". Ekzemple, Wang Yaping fariĝis la unua tajkonaŭtino de Ĉinio, kiu faris eksterveturilajn agadojn. Ili kuplis la kargokosmoŝipon kaj la kosmostacion per teleregado unuafoje en orbito; La teamo starigis novan rekordon de la plej longedaŭra enorbita flugo de ĉinaj tajkonaŭtoj, kio metis solidan bazon por la plua konstruado de la kosmostacio.

Dividu