SPACO-VOJAĜO

Lucia Publikigita: 2022-04-30 21:06:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ semajno, en la ĉina ambasadorejo en Usono, ĉinaj tajkonaŭtoj havis dialogon kun usonaj adoleskantoj kaj iliaj gepatroj kaj instruistoj. Kian manĝon havis tajkonaŭtoj en la kosmostacio, kaj kiel ili sin distris kaj trejnis? Usonaj elementaj lernejanoj starigis diversajn demandojn. Ankaŭ Elon Reeve Musk, ĉefadministranto de la Usona Kompanio de Spacesplora Teknologio, ĉeestis la okazaĵon interrete. Li esperis, ke la homaro kune laboros por krei memprovizan civilizacion sur Marso kaj aliaj planedoj. Ĉi tiuj klopodoj kompreneble inkluzivas la konstruadon de la ĉina kosmostacio.

Nun, kun la plena sukceso de la homekipita misio Shenzhou 13, la ĉina kosmostacio eniros la etapon de konstruado. Laŭ la plano en 2022 Ĉinio efektivigos 6 spacialajn misiojn kaj finos la enorbitan konstruadon de la kosmostacio.

La ĉina kosmostacio estas malferma al ĉiuj membroj de la UN. Ĝis nun 9 programoj el 17 landoj kaj 23 entoj estis metitajn en sciencajn eksperimentojn de la kosmostacio. Cetere pluraj alilandaj astronaŭtoj esprimis deziron por labori en la ĉina kosmostacio.

La ekstera spaco apartenas al la homaro. Jam en 1985, Andy Turnage, plenuma prezidanto de la Asocio de Kosmospacaj Esploristoj, diris: "Kvankam ni ne havas komunan lingvon, ni havas komunan celon, tio estas esplori kosmospacon kaj apliki teknologiajn atingojn por la komuna Tero." La ĉina kosmostacio, kiu malfermas sian pordon al la mondo, fariĝos "la komuna hejmo de la homaro" kaj atestos senlacajn klopodojn de Ĉinio por antaŭenigo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro en la kampo de la ekstera spaco.

Dividu