Traktato Marrakesh

Lucia Publikigita: 2022-05-05 20:03:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, antaŭ tri monatoj, Ĉinio prezentis al la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto la ratifan leteron de la Traktato Marrakesh pri Faciligo de Aliro al Eldonitaj Verkoj por Homoj, Blindaj, Viddifektitaj aŭ Malkapablaj pri Aliaj Presaĵoj. Hodiaŭ, ĝi oficiale validiĝis en Ĉinio.

Kion ni devas koni pri la Traktato Marrakesh?

La 27an de junio, 2013, la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto aprobis la traktaton en la diplomatia kunveno en Marrakesh, Maroko, kaj ĝi validiĝis en la 30a de septembro de 2016. Ĉinio subskribis la traktaton kaj komencis la proceduron de enlanda ratifo.

Pri la rolo kaj valoro de la Traktato Marrakesh!

La traktato estas la unua traktato de homaj rajtoj inter internaciaj aŭtorrajtaj traktatoj. Estas menciinde, ke ĝi ludas tre apartan rolon. Ĝi ne altigas protekton al kopirajto, sed limigas kopirajton por kontentigi edukan kaj kulturan bezonon de disleksiuloj.

Post validiĝo de la traktato en Ĉinio, 17 milionoj da viddifektitaj homoj en Ĉinio havos alireblecon al pli multaj verkoj, inkluzive de senbaraj libroj, aŭdeblaj legaĵoj kaj senbaraj filmoj. Bunta mondo estos montrata antaŭ tiuj ĉi specialaj grupoj.

Dividu