KOMERCO

Lucia Publikigita: 2022-05-17 17:23:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe estis publikigita Raporto pri Protekto de Intelekta Proprieto kaj Nova Progreso de Komerca Medio de Ĉinio en 2021. Laŭ la raporto, en 2021, la ĉina registaro plifortigis protekton de intelekta proprieto de fremdaj firmaoj, kaj la ĉina komerca medio senĉese pliboniĝis. En tiu jaro, la nombro de inventaj patentaĵoj akiritaj de alilandaj petantoj kalkuliĝis al 110 miloj, kreskante je 23% kompare kun tiu de la pasinta jaro; la nombro de registritaj fabrikmarkoj kalkuliĝis al 194 miloj, kreskante je 5,2% kompare kun tiu de la pasinta jaro.

La raporto montris, ke Ĉinio fariĝas unu el la 10 ekonomioj de la mondo, kiu grandmezure plibonigas komercan medion, en sinsekvaj du jaroj. Laŭ Enketa Raporto pri Komerca Medio de Ĉinio 2021 publikigita de Usono-Ĉina Komerca Konsilio, 95% de intervjuitaj kompanioj kontinue profitis en Ĉinio, kaj 74% de intervjuitaj kompanioj prenis Ĉinion kiel plej gravan landon aŭ unu el la kvin gravaj landoj en siaj tutmondaj strategioj. Laŭ raporto de Enketo pri Komerca Fido 2021 publikigita de Ĉambro de Komerco de EU en Ĉinio, pli ol 50% de intervjuitaj kompanioj opinias, ke leĝplenuma agado de Ĉinio pri protekto de intelekta proprieto estas sufiĉe bona, kio estas la unuafoja apero de tia esprimo dum pasintaj enketoj.

Dividu