PARIZA INTERKONSENTO

Lucia Publikigita: 2022-05-18 21:22:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lasta filmeto, mi menciis la Kioto-Protokolon. Hodiaŭ, ni parolos pri ĝia “spirita daŭrigo”, la Pariza Interkonsento. Kial ĝi estas “spirita daŭrigo”? Ĉar la interkonsento ne estas simpla modifo kaj plibonigo de la protokolo, sed nova interkonsento pli konforma al la nuna internacia situacio post heredo de la spirito de la protokolo. Do, oni ne devas simple nomi ĝin “Kioto-Protokolo II”.

*Kio estas la diferencoj inter ili?

Unue, la interkonsento klare difinas la celon de temperatura regado. Prenante la averaĝan temperaturon antaŭ industriiĝo kiel la normo, se temperaturo altiĝas je 2 celsiaj gradoj, ni nomas ĝin la “ruĝa linio”; kaj 1,5 celsiaj gradoj, la “verda linio”. La celo de la interkonsento estas konservi la pliiĝon de averaĝa tutmonda temperaturo sub la “ruĝa linio” kaj, laŭeble, sub la “verda linio”.

Due, la interkonsento ankoraŭ sekvas la principon de komunaj sed diferencaj respondecoj, tamen ĝi ne apartigas evoluintajn kaj evoluantajn landojn kiel la protokolo. Ĉiuj subskribintoj de la interkonsento iniciate proponas siajn proprajn emisiajn reduktocelojn, “Intended Nationally Determined Contribution, INDC”. Ĉi tio estas kompromisa propono kompare kun distribuado laŭ la totala kvanto en Kioto-Protokolo.

Trie, la mekanismo de la interkonsento estas pli bona. La interkonsento sekvas la principon de “progreso”. Ĉi tio signifas, ke INDC en ĉiu etapo devas esti pli “ambicia” ol tiu en la antaŭa etapo. Ĉiujn kvin jarojn, ekzistas “Global stocktake” por taksi la plenumon de INDC de ĉiu lando kaj ellabori INDC-n de la venonta etapo. La unua takso laŭplane estos en 2023, kiu ankoraŭ ne alvenis.

*Kompare kun la protokolo, ĉu la interkonsento havas bonan efikon?

Nuntempe ĝi alfrontas grandan defion. Laŭ la jara raporto pri emisiado publikigita de la Mediprogramo de la UN, la terglobo varmiĝas rapide kun la validiĝo de la interkonsento. Tutmonda emisiado de forceja gaso en 2019 atingis novan alton. Kvankam tutmondaj karbonemisioj malpliiĝis je 5,4% en 2020, la kialo malantaŭ ĝi estas la novkronvirusa epidemio. Tial, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres avertis fine de 2020, ke la promesoj faritaj de landoj en Parizo ne sufiĉas, kaj instigis ĉiujn aliajn landojn deklari klimatajn krizojn ĝis kiam la karbona neŭtreco estos atingita.

Do kiajn klopodojn faris landoj por atingi karbonan neŭtrecon? En la venonta filmeto mi parolos pri kion ambiciaj eŭropaj landoj faras sur la vojo al karbona neŭtreco.

Dividu