Eŭropaj landoj ambiciaj por karbona neŭtreco

Lucia Publikigita: 2022-05-19 19:58:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sciinte pri la “Kiota Protokolo” kaj la “Pariza Interkonsento”, hodiaŭ ni parolos pri la klopodoj de eŭropaj landoj. Kion ili faras por atingi karbonan neŭtrecon?

Nuntempe, eŭropaj landoj, reprezentantoj de EU kaj Britio, agis kiel ekzemploj ĉirilate. Kompare kun aliaj landoj, eŭropaj landoj pli frue konsciis pri la media krizo kaj la unuaj reagis. Jam en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la totala karbona emisiado de pluraj eŭropaj landoj atingis la kulimonon kaj komencis malkreski. En tiu senco, oni povas diris, ke por redukto de la emisiado, eŭropaj landoj bone konas kion ili devas fari. La Internacia Komisiono pri Nukleaj Datumoj en la Pariza Interkonsento, menciita en la lasta filmeto, estis proponita de la EU, ke ĉiuj subskribintoj de la interkonsento proponas siajn celojn pri redukto de emisiado. Tiu kondiĉo estas akceptita de ambaŭ evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Ĝi ankaŭ kontribuis al la sukcesa validiĝo de la Pariza Interkonsento.

*Kio estas la plano de Eŭropo atingi karbonan neŭtrecon?

Ĉefe en la kampoj de transportado, konstruado, arboplantado kaj tarifpolitiko, la Eŭropa Komisiono planis atingi karbonan neŭtrecon en 2050 kaj redukti la emisiadon je almenaŭ 55% antaŭ 2030 surbaze de la niveloj de 1990. Ĝi ankaŭ impostos importitajn materialojn por infrastruktura konstruado, la tiel nomata “karbona dogano”, kune kun imposto pri aviada fuelo. Tio signifas, ke ekde 2023 la EU planos meti impostojn sur ĉiujn produktojn direktitajn al la EU-landoj, kiuj ne konformas al la emisi-normoj de la EU. Ĉu ĉi tio estas longbraka jurisdikcio? Kompreneble, la planoj kaj spertoj de la EU pri traktado de klimata ŝanĝiĝo ankoraŭ estas lernindaj.

Britio estas pli ambicia. Ĝia registaro diris, ke neniu nova benzinaŭto kaj dizelaŭto estos venditaj ekde 2030, kvin jarojn antaŭ la EU. Ĝi ankaŭ pagos 625 milionojn da pundoj por arboplantado kaj restarigo de torfo. Krome, laŭ la retejo de BBC, domposedantoj povos peti subvenciojn de 5 000 pundoj por instali malaltkarbonan varmopumpilon por anstataŭigi gaskaldronojn. Sed ankaŭ laŭ BBC, la instalkosto de la varmopumpilo atingos almenaŭ 6 000 pundojn.

Videblas, ke eŭropaj landoj havas firman decidon alfronti la klimatan krizon, ja ili estas sur la vojo de karbona neŭtreco dum 40 ĝis 50 jaroj. En la venontaj 20 jaroj aŭ pli, ĉu eŭropaj landoj povos sukcese plenumi siajn promesojn kaj atingi karbonan neŭtrecon kiel planite, ni kune atendu.

En la venonta filmeto ni parolos kiel Usono traktas karbonan neŭtrecon.

Dividu