Soneto de la lumturo
(Suso Moinhos)
Jarmile banas urbon laktolume,
gvatante, por protekti de l'obskuro,
sur pint' de promontoro la lumturo
per faskoj ĉiokovraj, taktozume.
La idoj de la lumo amblas brume
en la narkota helo de daturo;
en la vizaĝoj palas misaŭguro
de lumostri' vundonta praharpune.
Sed preter la reflektoj sur mar-glaŭko,
trans terkonturoj kaj insul' Marola
koŝmaraj marserpentoj ŝlimen migras.
Kaj kie nokt' apertas kiel faŭko
droninte mi marfunde kuŝas sola
ĉe nigraj algoj, nigra roko, sablo nigra.