Aŭtuno
(D. Jegorov)
Aŭtuno nebula! Arbar' nudiĝanta
Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta
Pri ĉarma printempo, pri bela somero. . .
Kovriĝas per koto de pluvo la tero;
Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,
Kaj suno de l' tero en nuboj kaŝiĝas:
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!