Elradikigo de absoluta malriĉeco: La ĉina miraklo en la monda malriĉec-redukta historio

Ĝoja Publikigita: 2020-12-14 21:31:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De post 2012 sur bazo de la antaŭa laborado Ĉinio ĉiuflanke komencis batalon kontraŭ malriĉeco. Post la 8-jara kontinua klopodado kurantjare ĉiuj kamparaj malriĉuloj laŭ nuna normo sin elliberigis el malriĉeco, ĉiuj malriĉaj gubernioj sin liberigis kaj proksimume 100 milionoj da kamparaj malriĉuloj elradikigis malriĉecon. Ĉinio faris grandan kontribuon al la monda elradikigo de malriĉeco. Ĉinio daŭre solidigos kaj plivastigos rezultojn de elradikigo, firme akcelos komunan riĉiĝon kaj senĉese levos la vivnivelon de la popolo.

"Aspiro de la popolo pri bona vivo estas nia celo. Ni devas klopodi por doni al popolamasoj pli fortan senton de gajno, pli kontinuigeblan feliĉon kaj pli sufiĉan garantion de sekureco."


Dividu