Solida forto al konservado de internacia ordo

Lucia Publikigita: 2021-10-29 19:11:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio restarigis sian laŭleĝan sidejon en Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 50 jaroj. En la pasintaj 50 jaroj, la ĉina popolo ĉiam subtenis la aŭtoritaton kaj statuson de Unuiĝintaj Nacioj, praktikis multflankismon, kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj Unuiĝintaj Nacioj profundiĝis.

Volkan Bozkir

Prezidanto de la 75a Sesio de Ĝenerala Asembleo de UN

“La firma subteno de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj estas aparte valora en la tempo kiam multflankismo alfrontas dubon kaj gigantan defion. Ni devas subteni multflankismon konservi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj defendi internacian sistemon bazitan sur regularo kun Unuiĝintaj Nacioj kiel la kerno.”

Prof Anthony Black

Universitato Cape Town

“La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio plue praktikas multflankismon kaj plifortigas la tutmondan multflankan komercan sistemon.”

Prof Hans Joachim Schellnhuber

Instituto Potsdam por Klimata Efika Esplorado

“Emerĝantaj ekonomioj, precipe Ĉinio ludas gvidan rolon en protektoj de klimato kaj medio, tio antaŭenpuŝis trarompon atingitan en la Pariza Klimata Konferenco.”

Elia Kaiyamo,

Namibia ambasadoro al Ĉinio

“Ĉi tio estas bona afero. Ĉinio ĉiam alportas pozitivajn ŝanĝojn al la mondo. Mi esperas ke Namibio kaj Afriko ankaŭ povas profiti el ĉi tiu fonduso por akceli protekton de la medio en Afriko.”

Wang Wenbin

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj

“Ĉinio firme protektos la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe sia kerno, firme gardos la internacian ordon bazitan sur internacia juro, firme subtenos la kernan rolon de Unuiĝintaj Nacioj en internaciaj aferoj kaj ĉiam estu praktikanton de multflankismo.”

Michael Moller,

Eksa Ĝenerala Direktoro de Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo

“Mi esperas ke Ĉinio ludos gvidan rolon en la diskuto pri antaŭenigo de la multflanka tagordo, kaj helpos persvadi landojn kiuj estas skeptikaj aŭ hezitemaj por ke ili revenu al starpunkto kaj konduto de multflankismo.”

Dividu