Forceja efiko

Lucia Publikigita: 2021-09-28 20:52:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ekde hodiaŭ, ni parolas pri la nunaj furoraj vortoj per serio da filmetoj. Karbono.

Parolante pri karbono, mi unue pensas pri rostado.

Parolante pri karbono, mi unue rememorigu al vi forcejan efikon. Ekzemple, ni kovras la Teron per litkovrilo por konservi la temperaturajn ŝanĝiĝojn sur la tero ene de malgrandaj limoj. Tio estas forceja efiko, kaj la litkovrilo estas forceja gaso. Inter ili, karbona dioksido CO2 estas la ĉefa parto.

Sed, forceja efiko ne estas malbona afero. La averaĝa temperaturo falos ĝis minus 18 gradoj sentigradaj sen tiu efiko, kaj la medio ne taŭgos por homvivo. La malbona afero estas tro da forceja efiko. Tio kaŭzos la varmiĝon de klimato sur la Tero. Ĉu vi povus elteni, se vi portus lanugjakon en somero? Varmiĝo de la klimato kaŭzos degelon de glaciejoj en polusaj regionoj kaj poste estigos altiĝon de marnivelo, subakvigante kontinentojn, sur kiuj vivas la homaro.

沉Krome, dum nia klimato varmiĝas, polusaj glaciaj kovroj degelas en alarma rapideco. Nur en Arkto, 14 000 tunoj da dolĉa akvo alfluas en la maron ĉiun sekundon. Kaj se la atmosfero daŭre varmiĝos, oceana cirkulado povus fine ĉesi entute. Niaj maroj tiam stagnus, minacante la vivojn.

Por malebligi tian okazon, ni devas esti profunde konsciaj pri malaltkarbona vivmaniero. En la venontaj kelkaj filmetoj, mi parolos pri tiu temo kaj la klopodoj de Ĉinio.

Dividu