Kulmino de karbona emisiado

Lucia Publikigita: 2021-09-29 17:03:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En ĉi tiu filmeto, mi parolas nur pri la kulmino de karbon-dioksida emisiado. Estas simpla la koncepto, ke dum la periodo, karbon-dioksida emisiado atingos la kulminon.

Atentu! Tiu koncepto facile misgvidas homojn. Ĉe la unua ekaŭdo, vi devas eligi pli da karbona dioksido por frue atingi la maksimumon, sed la fakto estas ĝuste la malo.

Supoze, ke iu lando senlime eligas karbonan dioksidon, ĉu tiu lando povus frue atingi karbonan kulminon? Ne, ĉar la kulmino ne estas konkreta cifero, kiun oni jam starigis antaŭe. Se la emisiado konstante altiĝas, la nuna emisiado ĉiam estos malgranda ol ĝi en la sekva periodo. Do, se la emisiado ne reduktiĝas, la kulmino neniam venos.

Ekzemple, hodiaŭ, mi ricevas la plej bonan noton ĝis nun, kiel mi povas fari ĝin la plej bona dum mia tuta vivo? Se mi nur ricevos pli malbonajn notojn ol la hodiaŭa en la estonteco, ĉu ne?

Do, se iu lando volas atingi karbonan kulminon, ĝi bezonas redukti la emisiadon kaj malakceli la pliiĝon de karbona emisiado por atingi la turnopunkton de altiĝo al malaltiĝo. Tio estas karbona kulmino, ĉu vi scias nun?

Dividu