Karbona neŭtreco

Lucia Publikigita: 2021-09-30 10:33:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ mi parolas pri karbona neŭtreco. Unue, ankoraŭ estas la koncepto, ke dum la periodo, per efikaj rimedoj, karbon-dioksida emisiado sin nuligas.

Nun vi pensas pri ĉi tiu demando: sub la fiksaj kondiĉoj, iu lando jam atingis karbonan kulminon. Se ĝi daŭre disvolviĝas, kio okazos? Jes! Karbon-dioksida emisiado atingos nul-nivelon, kaj fine iros al negativa nombro. Tio estas karbona neŭtreco. Do, karbona neŭtreco esence estas la daŭrigo de karbona kulmino. Ĉu vi ankoraŭ memoras karbonan kulminon? Rigardu mian lastan filmeton!

Certe, la emisiado neniam iros negative. La negativa emisiado signifas, ke iu lando havas la kapablon nuligi pli multan kvanton de emisiado ol la nuna. Tio ne estas iluzio, ĉar du landoj, Butano kaj Surinamo, jam atingis negativan emisiadon de karbono.

Fakte, la atingo de karbona neŭtreco havas alian kaŝitan antaŭkondiĉon, ke la lando devas disvolvi normale kaj konstante. Ĉar, se iu lando tuj ĉesigas ĉiujn industriojn, kiuj aperis post la Industria Revolucio, kaj revenas al agrikultura civilizacio, ĝi facile atingos karbonan neŭtrecon. Sed tio estos senutila.

Tamen, se vere alvenos la tago, kiam la klimatproblemo minacos la ekziston de la homaro, ĝi eble fariĝos la sola elekto por ni. Ni esperas, tiu tago neniam venos.

Dividu