Defioj por Ĉinio

Lucia Publikigita: 2021-10-05 19:20:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ, ankoraŭ la karbona temo, mi parolas pri la nunaj malfacilaĵoj por Ĉinio. Ĉinio anoncis, ke ĝi klopodos por atingi la kulminon de karbona emisiado en 2030 kaj karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. Mi pensas, ke estas 3 ĉefaj malfacilaĵoj por atingi tiujn celojn.

Unue, ankoraŭ estas la grandega loĝantaro. La la donitaĵoj de la Emisia Datumbanko por Tutmonda Atmosfera Esplorado, en 2018, ĉiu ĉino averaĝe elligis 8 tunojn da karbona dioksido. Tiu kvanto ne estas alta.

Due, mallonga tempo. Atentu, Ĉinio eĉ ankoraŭ ne atingis la kulminon de karbon-dioksida emisiado. Sed laŭ la ĉina anonco, ĉi tiu periodo estas malpli ol 10 jaroj.

Trie, la ŝarĝo de alilanda karbon-emisiado. Evoluintaj landoj volas transigi fabrikadon de produktoj kun granda karbona emisiado al evoluantaj landoj. Sed tiuj industrioj grave poluos medion. Ĉinio, la plej granda evoluanta lando, ankaŭ la monda fabriko, prenis multajn tiajn laborojn. Karbona dioksido emisiis en la lando, tamen ĝia industrio ne disvolviĝis esence. Laŭ la donitaĵoj, de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo kaj la Monda Banko, en 2015, la kvanto de emisiado en tiu ĉi kampo atingis 21,9 tunojn, egalante kvaronon de la tuta emisiado de la lando kaj la totalan emisiadon de Hindio.

Fronte kontraŭ la defioj, kiel Ĉinio devas respondi? Ĝis la sekva filmeto!

Dividu