Ĉina ago por atingi karbonan neŭtrecon

Lucia Publikigita: 2021-10-09 14:33:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel Ĉinio atingos karbonan neŭtrecon antaŭ 2060? Nuntempe Ĉinio jam planis konstrui prienergian interreton, akceli grandskalan disvolviĝon de pura energio kaj pli vastan uzadon de elektroenergio por anstataŭi fosiliajn brulaĵojn en ĉiu kampo. Kaj ĉina nacia karbona merkato jam komencis interretan komercon en la 16a de junio.

Fakte, kvankam la celo estis fiksita en 2020, Ĉinio preparis sin por tio jam delonge. En la lastaj jaroj, Ĉinio aktive propagandis la malaltkarbonan vivmanieron kaj median protektadon; ankaŭ verdaj vojaĝrimedoj kiel lueblaj bicikloj, busoj kaj metrooj disvolviĝas rapide en Ĉinio; subteno al veturiloj de novaj energioj estas senprecedenca.

Feliĉe, la novgeneracia ĉina junularo, ankaŭ konata kiel la Generacio-Z, havas fortan konscion pri la klimata krizo, kaj ili havas sian propran penson pri la temo de tutmonda klimata regado. Ĉina mediprotekta organizo faris enketon al 5 000 18-24-jaraj universitataj studentoj en diversaj regionoj de Ĉinio. Laŭ la rezultoj, 84% de ĉinaj junuloj rekonas la seriozecon de la klimatŝanĝiĝo, kaj 40% de ili opinias, ke ĝi estas la plej serioza tutmonda problemo nuntempe, eĉ pli grava ol la novkronvirusa epidemio. Ĉinaj junuloj preferas la sintenon "komenciĝi de mi" kaj "bone ludi sian rolon". En la venontaj 40 jaroj, ĉi tiu generacio kaj eĉ pli junaj infanoj fariĝos la ĉefaj fortoj por atingi karbonan neŭtrecon.

Dividu