Oficialulo de UN vokas lerni seprtojn de Ĉinio en protekto de biodiverseco

Lucia Publikigita: 2021-10-19 20:01:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, plenuma direktoro de la Media Programo de UN Inger Andersen verkis artikolon, dirante,

Ni atendas, ke pli da landoj agu kiel Ĉinio por protekti ekologian medion dum ekonomia disvolvado kaj fortigi la tutmondan regadon pri ekologia medio.

Lastasemajne, la 11an de oktobro en la ĉina sudokcidenta urbo Kunming malfermiĝis la 15a Kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio pri Biologia Diverseco. En la kunveno, ĉiuj partioj esperas akordiĝi pri ambicia celo kaj kadro de biologia diverseco kaj ankaŭ pri financa subteno kaj sistema konstruado, kiuj estas akordaj kun la internacia komunumo, por antaŭenigi tutmondan regadon pri biologia verseco al nova nivelo. Krome, la okazigo de la kunveno en Ĉinio vekis la atendon de ĉiuj rondoj al la gvida rolo de Ĉinio en la protekto de biologia diverseco.

Ĉinio forte antaŭenigis la konstruadon de ekologia civilizacio, faris multajn gravajn laborojn en la protekto de biologia diverseco kaj media traktado, kaj atingis pozitivajn rezultojn. Ekzemple, la protekto kaj reproduktado de granda pando efike bremsis malpliiĝon de la populacio de tiu ĉi rara specio.

En la artikolo Inger Andersen menciis, ke la ĉinaj klopodoj montras ĝian gravan atenton al konstruado de ekologia civilizacio. La mondo devas lerni la spertojn de Ĉinio en ekologia protekto dum ekonomia disvolvado, kaj fortigi tutmondan regadon pri ekologia medio.

Ĉu vi volas dividi la pozitivajn rezultojn akiritajn de via lando? Komentu al mi!

Dividu