Plifortigo de internacia kunlaboro en protekto de biodiverseco estas tre urĝa

Lucia Publikigita: 2021-10-20 19:02:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco okazis en la ĉina urbo Kunming en du stadioj respektive de la 11a ĝis la 15a de oktobro kaj de la antaŭa duonjaro de 2022. Ĝia temo estas “ekologia civilizacio: Devontigo al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de ĉiuj vivoj sur la tero.

Ivona Ladjevac, vicestro de serba Instituto pri Internacia Politiko kaj Ekonomio, diris lastatempe en sia artikolo, ke plifortigo de internacia kunlaboro en protekto de biodiverseco estas tre urĝa.

Kvankam la konvencio estis subskribita en 1992, tamen laŭ realaj statoj rilataj al biodiverseco kaj media protekto, la partoprenantaj partioj agis ne sufiĉe en la plibonigo de biodiverseco.

Sendube la konferenco ellaboros komunan strategion por tutmonda protekto de biodiverseco, tamen dispono de konkretaj rimedoj kaj agadplano estos pli gravaj. Ni elkore esperas ke la konferenco povas fariĝi oportuno por ke diversaj landoj konfirmu necesecon de kunlaboro en biodiverseco kaj media protekto.

Dividu