Ĉinio estas firma protektanto de internacia ordo

Lucia Publikigita: 2021-10-26 20:56:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aŭguste ĝis oktobre de 1944, okazis Konferenco de Dumbarton Oaks en Vaŝingtono, Usono, kaj reprezentantoj de Ĉinio, Sovetio, Britio kaj Usono atingis unuanimecon pri fondo de internacia organizo post la milito.

Unu jaron poste fondiĝis la Unuiĝintaj Nacioj. ĈinIo estas la lando, kiu plej frue komencis reziston al invado de la potencoj de la Akso, ankaŭ la lando, kiu la unua subskribis la Ĉarton de la UN.

Tamen pro obstaklo de la usona registaro, post kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, ĝia sidloko en la UN estis okupata de la instanco de la Koumintango de Tajvano. Ĝis tiam, kiam la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis rezolucion 2758 en la 25a de oktobro de 1971, kiu decidis restarigi ĉiujn laŭleĝajn rajtojn de la Ĉina Popola Respubliko en la UN kaj agnoski, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la ĉinan popolon, kaj samtempe restarigi ĝian sidlokon kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN. Ĉinio fariĝis fidela protektanto de la Ĉarto de la UN kaj ĝiaj principoj.

Ĉi-jare estas la 50a datreveno de la reveno de Ĉinio al la UN. En la pasintaj 50 jaorj kiel la konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio sukcese traktis amason da defioj. Ni kredas, ke pro siaj grandaj atingoj akiritaj dum plialtigo de ekonomia kapablo kaj socia disvolvado, Ĉinio estas pli memfida pri traktado de venontaj defioj.

Amikoj, por pli da informoj, ne forgesu aboni mian kanalon! Dankon!

Dividu