Kial Usono ne laboras kun Ĉinio pri la iniciato Zono kaj Vojo?

Lucia Publikigita: 2021-10-27 17:32:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rigardu, kiam usona vicprezidento Harris menciis "better health, better jobs and about families"(pli bona sano, pli bonaj laborpostenoj kaj ĉiuj por familioj) por deklari ke pli bona infrastrukturo ĉesigos dronantojn en keloj pro atako de Uragano Ida pli frue ĉi-jare en distrikto Queens, ŝia parolado estis interrompita.

La viro en la spektantaro interrompis Harris meze de ŝia frazo kaj demandis, “Kial Usono ne laboras kun Ĉinio pri la iniciato Zono kaj Vojo”? Sed Harris ne respondis lin kaj li estis eskortita eksteren fare de sekureca garantisto.

Jes, kial ne? Antaŭ 8 jaroj, Ĉinio elmontris la iniciaton Zono kaj Vojo, ĝis nun ĝi jam antaŭenpuŝis multajn internaciajn kunlaborojn kaj multaj el ili estas fruktodonaj.

Estas menciinde, ke Ĉinio helpas al la mondo mildigi la premon de inflacio. Por moderigi la krizon kaŭzitan de la epidemio, la okcidentaj ekonomioj gvidataj de Usono lanĉis grandskalajn stimulajn financajn politikojn, kiuj levis la prezojn de pograndaj varoj al la alto ekde multaj jaroj kaj transdonis inflacian premon al la mondo.

Laŭ mia opinio, la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomio ne estas limigita al la nuno, sed ĝi estas pli longperioda. Kio estas via opinio? Komentu al mi!

Dividu