La mondo atendas pli ambiciajn celojn por protekti biologian diversecon

Lucia Publikigita: 2021-10-28 19:54:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 11a ĝis la 15a de oktobro, komenciĝis la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio pri Biologia Diverseco en la ĉina sudokcidenta urbo Kunmingo. La atendoj je koncepto por konservi la mondvastan biologian diversecon en la venontaj jaroj restas altaj.

Dum tiu ĉi vojmontra kunveno oni formulas ambician, sed realigeblan planon por konservi la mondvastan biologian diversecon por la venonta jardeko kaj eble por pli longe.

La homaro staras ĉe disvojiĝo koncerne la heredaĵon, kiun ĝi postlasos al la estontaj generacioj. En la kvina eldono de la Tutmonda stato de biodiverseco, publikigita de la sekretariejo de la konvencio pri biodiverseco, oni avertas pri tio, ke la biologia diverseco malkreskas “en neniam spertita mezuro” kaj ke la kaŭzoj de tiu malkresko “fortiĝas”.

Pro tio la Unuiĝintaj Nacioj nomis la jaron 2021 decida jaro por “nove formi nian rilaton al la naturo” kaj por instigi la internacian komunumon komune superi plurajn krizojn, inter ili la klimatan ŝanĝon kaj la perdon de la biologia diverseco.

Amikoj, pri la temo “biologia diverseco”, kion vi volas diskuti kun mi? Komentu al mi!

Dividu