Elektro el la maro

Lucia Publikigita: 2021-11-03 09:44:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karaj amikoj, ĉu vi scias la dudek-sesan sesion de la Konferenco de la Partioj al la Kadra Konvencio pri Klimatŝanĝiĝo de la UN, kiu estos gastigita de Britio.

En hodiaŭa epizodo, ni kune parolu pri la graveco de disvolvado de nova energio en respondo al la krizo de klimatŝanĝiĝo.

Unue, kiujn novajn energifontojn vi konas?

Ekzemple fotovoltaa elektroproduktado, ventoenergio, ktp...

Hieraŭ ni parolis pri hidrogena elektroproduktado, hodiaŭ ni parolas pri ventoenergio. Ventoenergio kutime havas terajn kaj marajn ventoturbinarojn. La maraj ventoturbinaroj havas multajn avantaĝojn, ekzemple ili ne okupas terresursojn kaj ne estas limigitaj de topografio kaj terformoj, ili havas pli altajn ventrapidecojn, pli riĉajn ventoenergiajn resursojn kaj pli longan jaran uztempon.

Ekzemple: unu ventoturbino de 1,5 megavatoj povas liveri 1 800 ĝis 2 000 horojn da elektro jare surtere, kaj 2 000 ĝis 3000 horojn mare.

Hodiaŭ, la tutmonda merkato de mara ventoenergio estas plejparte en Eŭropo, kiu okupas preskaŭ 80% de la tuta merkato. La mara ventoenergio de Ĉinio komenciĝis iomete malfrue. En 2010, la unua grandskala mara ventoenergia fabriko estis finkonstruita en Ŝanhajo. Kvankam Ĉinio komencis tion malfrue, ĝi rapide disvolviĝis. Laŭ la "14-a Kvinjara Plano" de Ĉinio, marbordaj regionoj kiel provincoj Guangdong, Fujian, Zhejiang, Jiangsu kaj Shandong, kiuj havas evoluintajn manufakturajn industriojn kaj estas dense loĝataj, fokusiĝos al konstruado de maraj ventoenergiaj bazoj.

Amikoj, ni kune atendu.

Dividu