Kio estas via opinio pri “dekadenco de Ĉinio”

Lucia Publikigita: 2021-11-09 19:15:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, dum multaj jaroj, okcidentaj amaskomunikiloj distrumpetis pri “dekadenco de Ĉinio”, sed fakte tio estas pura trompo.

Laŭ mia opinio, la sinteno venas de ideologia diskriminacio, kiu ankaŭ estas kutima rimedo de okcidentaj amaskomunikiloj por ataki Ĉinion. Iuj okcidentaj landoj opinias, ke la socialisma sistemo de Ĉinio estos kondamnita al fiasko, esperante, ke iam Ĉinio iros sur malnovan vojon de Sovetio. Tamen faktoj pruvas, ke dum kelkdek jaroj, tia diraĵo ne influas Ĉinion, nek malhelpas al la lando esti la dua granda ekonomio de la mondo.

Eble vi volas demandi min, ĉu la ĉina ekonomio ne havas spacon por levi sian pozicion? Laŭ plej freŝa donitaĵo, Ĉinio altiros al si eksteran kapitalon je pli ol 160 miliardoj da usonaj dolaroj en 2021, kaj multaj internaciaj institucioj prognozis, ke la ĉina ekonomio realigos kreskon de ĉirkaŭ 8% en tiu ĉi jaro. Cetere plejpartaj eŭropaj kaj usonaj kompanioj en Ĉinio plu vastigas sian investon. Evidente, multaj internaciaj institucioj kaj internaciaj kompanioj estas tre optimismaj pri la disvolviĝo de Ĉinio.

Lastsemajne nia amiko Ronald komentis al mi dirante, ke antaŭe li neniam planis viziti Ĉinion, sed nun estas tempo por ŝanĝi sian planon. Amikoj, ĉu vi vizitis Ĉinion antaŭe? Kio estas via opinio pri Ĉinio? Ĉu vi volas detale koni kiel Ĉinio ludas gravan rolon en la internacia komunumo? Ĝis morgaŭ!

Dividu