Ĉu diraĵo pri “dekadenco de Ĉinio” povas reteni disvolviĝon de Ĉinio?

Lucia Publikigita: 2021-11-10 18:43:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hieraŭ ni lanĉis interagan temon pri “dekadenco de Ĉinio”. Unuflanke iuj okcidentaj amaskomunikiloj distrumpetis pri “dekadenco de Ĉinio”, aliflanke, plejpartaj eŭropaj kaj usonaj kompanioj en Ĉinio plu vastigas sian investon.

Ĉu diraĵo pri “dekadenco de Ĉinio” povas reteni disvolviĝon de Ĉinio?

Evidente, Ĉinio senĉese plibonigas sian ekonomian formon. Kiel la dua granda ekonomio, Ĉinio probable ludos gvidan rolon en ŝlosilaj kampoj de emerĝantaj teknologioj, precipe en artefarita intelekto, sinteza biologio kaj genetiko. La lando kun preskaŭ kvinono de la tutmonda loĝantaro, haviginte al si tiom da mirakloj de ekonomia disvolvado, iras de “monda fabriko” al “noviga lando”, tio certe ne estas hazarda, nek dependa nur de bonŝancoj.

Iuj okcidentaj ekonomikistoj opinias, ke ne eblas sukcesi al la ekonomia sistemo kun publika posedanteco kiel ĉefa korpo kaj kun komuna evoluado de multproprieta ekonomio. Ili atribuis evoluadon de Ĉinio al privataj entreprenoj. Fakte, multaj privataj entreprenoj de Ĉinio, same kiel tiuj de la membroj de G7, jam ne havis tiel altan profitogajnan kapablon post spekulacio kaj senefikaj investoj. Ĉinio, per konvenaj rimedoj, refluigas kapitalojn al fizika ekonomia por subteni teknologian novigon, infrastrukturan konstruon kaj publikan servon kaj fine por reale profitigi la popolon. Kaj tio estas nerealigebla por membroj de la G7.

Mi kredas, ke malgraŭ okcidentaj amaskomunikiloj distrumpetis “dekadencon de Ĉinio”, la evoluado de Ĉinio estas nerezistebla.

Dividu