Xi alvokas sanajn kaj stabilajn ĉina-usonajn rilatojn

Lucia Publikigita: 2021-11-16 18:02:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis disvolvi sanajn kaj stabilajn ĉina-usonajn rilatojn dum virtuala renkontiĝo kun usona prezidento Joe Biden.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco, serĉi kungajnan kunlaboron, kaj trakti enlandajn aferojn bone dum surŝultrigo de internaciaj respondecoj. Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ estas en tre gravaj stadioj de evoluado, kaj la "tutmonda vilaĝo" de la homaro alfrontas multajn defiojn.

Xi akcentis, ke kiel la du plej grandaj ekonomioj de la mondo kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio kaj Usono bezonas pliigi komunikadon kaj kunlaboron, ambaŭ devas trakti siajn enlandajn aferojn bone kaj samtempe surŝultrigi sian parton de internaciaj respondecoj, kaj labori kune por antaŭenigi la noblan aferon de paco kaj disvolvado de la mondo. Li aldonis, ke tio estas la komuna deziro de popoloj de la du landoj kaj tra la mondo, kaj la komuna misio de ĉinaj kaj usonaj gvidantoj.

Xi emfazis, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-usonaj rilatoj estas bezonataj por antaŭenigi la respektivan disvolviĝon de la du landoj kaj por protekti pacan kaj stabilan internacian medion, inkluzive por trovi efikajn respondojn al tutmondaj defioj kiel klimatŝanĝiĝo kaj la novkronvirusa pandemio.

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco, kaj serĉi kungajnan kunlaboron. Li esprimis sian pretecon labori kun prezidento Biden por starigi interkonsenton kaj preni aktivajn paŝojn por antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn en pozitiva direkto. Li aldonis, ke tia agado antaŭenigos la interesojn de la du popoloj kaj plenumos la atendon de la internacia komunumo.

Dividu