La 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ

Lucia Publikigita: 2021-11-16 18:19:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, en la pasinta semajno, okazis la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio! En hodiaŭa programo mi parolos pri tiuj gravaj kunvenoj de la KPĈ.

Unue, temas pri la Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu okazas en ĉiu kvina jaro. Kiel la plej grava kunveno de la KPĈ, membroj de la Centra Komitato de la KPĈ aŭskultas raporton pri laboroj en antaŭaj kvin jaroj kaj revizias la Partian Statuton. Krome, ili elektos novan Centran Komitaton de la KPĈ. Ĝenerale tiu kunveno markas la ŝanĝon de la gvidantaro.

Sekve, ni parolas pri la plena sesio de la Centra Komitato de la KPĈ. La Politika Bruoo de la Centra Komitato de la KPĈ okazigas tian kunvenon almenaŭ ĉiujare. Ĝenerale, la 1a plena sesio okazas tuj post la fermo de la Nacia Kongreso de la KPĈ por elekti la novajn membrojn de la Politika Bruoo de la Centra Komitato de la KPĈ, novan Konstantan Komitaton de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj novan ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de la KPĈ.

Kaj en aliaj plenaj sesioj, la Centra Komitato ofte aŭskultas politikan raporton de la Politika Buroo kaj decidas gravajn aferojn ene de la KPĈ. Ekzemple, en 2020, la 5a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ ekzamenis kaj adoptis la proponojn pri la ellaborado de la 14a Kvinjara Plano pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo kaj de la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035. Por pli da informoj, rigardu mian filmeton pri la 14a Kvinjara Plano! Estas menciinde, ke la 3a plena sesio de la 11a Centra Komitato de la KPĈ estas bone konata kaj tre grava. Ĝi estas la turnopunkto en la historio por Ĉinio, ĉar ĝi faris decidon de reformo kaj malfermo kaj havis grandan influon sur la venontajn atingojn de Ĉinio.

En la venonta programo, mi parolos pri la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ! Ĝis!

Dividu