Kial la rezolucio aprobita dum la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ estas tiel grava?

Lucia Publikigita: 2021-11-17 21:58:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ ni daŭrigas la temon pri la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La plena sesio aprobis la Rezolucion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Ĉefaj Atingoj kaj Historiaj Spertoj de la Partio dum Cent Jaroj kaj la Rezolucion pri Okazigo de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Respondu la demandon! Kio estas la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ?

Ĝis nun la KPĈ aprobis entute tri rezoluciojn kun historia temo dum plenaj sesioj de la Centra Komitato de la KPĈ. La unua estas la Rezolucio pri Gravaj Historiaj Demandoj aprobita en la 7a plena sesio de la 6a Centra Komitato de la KPĈ en 1945, kiu fortigis la solidarecon de la tuta partio sur la bazo de la penso de Mao Zedong kaj akcelis la rapidan progreson kaj grandan venkon de la popola revolucio, kaj la dua estas Rezolucio pri Gravaj Historiaj Demandoj de la Komunista Partio de Ĉinio post la Fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko aprobita en la 6a plena sesio de la 11a Centra Komitato de la KPĈ en 1981, kiu estis enskribita en la analojn por renormaligo de gvida principo de la KPĈ.

La Rezolucion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Ĉefaj Atingoj kaj Historiaj Spertoj de la Partio dum Cent Jaroj estas la tria historia rezolucio aprobita en la historio de la plena sesio de la Centra Komitato de la KPĈ, kiu rekonis atingojn faritajn de la KPĈ dum la pasintaj cent jaroj kaj plifortigis la fidon de la ĉina popolo. En la pasintaj cent jaroj, Ĉinio, sub la gvidado de la KPĈ, kreis senprecedencan miraklon de disvoviĝo en la historio de la homaro. La KPĈ kombinis marksisman teorion kun sia praktiko, kio estas propra politika originalo de Ĉinio.

Post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en la jaro 2012, Ĉinio eniris en la centron de la monda scenejo. Hodiaŭ, la KPĈ devas plifortigi la lernadon, adaptiĝi al la ŝanĝiĝo de batalkampo por gvidi la landon trakti defiojn el okcidentaj landoj kaj ĝiaj aliancanoj kaj defendi la rajton de la ĉina popolo al disvolvado sur la tutmonda nivelo.

Dividu