Ĉinio dividas oportunojn de disvolvado kun diversaj landoj post sia membriĝo al MOK

Lucia Publikigita: 2021-11-18 19:08:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio okazigis forumon por memorfesti 20an datrevenon de sia membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco en la 5a de novembro en Ŝanhajo.

En la forumo ĉinaj kaj alilandaj gastoj alte taksis la membriĝon de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo, dirante, ke tio estas mejloŝtona okazaĵo, kaj ĝi ne nur donis novan impulson al la disvolvado de Ĉinio, sed ankaŭ revigligis la mondan ekonomion.

En la pasintaj 20 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio okobliĝis, okupante 17,4% de la tutmonda kontribuo en 2020. Sed en 2001 tiu cifero estis nur 4%.

En la pasintaj 20 jaroj, la ĉina ekonomio faris averaĝe 30% de la kontribuo al la monda ekonomia kresko, servante kiel kontribuanto de la monda evoluado kaj protektanto de la multflanka komerca sistemo.

Evidente, per konstruema sinteno, Ĉinio antaŭenpuŝos reformon de la Monda Organizo pri Komerco en la ĝusta direkto, akcelos malfermon kaj kunlaboron de la mondo, kaj konstruos komunumon de la homaro kun komuna estonteco kune kun aliaj landoj.

Dividu