Ĉinio estos pli malferma pri intelekta proprieto

Lucia Publikigita: 2021-11-23 20:19:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La atingoj de Ĉinio en protekto kaj komerco de rajtoj pri intelekta proprieto forte impresis min.” Jen estas vortoj de Daren Tang, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto.

Rigardu, en 2019 Ĉinio publikgis dokumenton pri plifortigo de protekto de intelekta proprieto. En 2020, Ĉinio publikigis Civilan Kodon kaj reviziis patentoleĝon, leĝon pri la aŭtorrajto kaj kriminalan leĝon. En 2021, Ĉinio ellaboris programon pri konstruado de potenca lando en intelekta proprieto (2021-2035). Leĝsistemo pri protekto de intelekta proprieto estas plibonigita.

Cetere laŭ la raporto publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto en septembro, en 2021 la kreiva indico de Ĉinio leviĝis al la 12a loko. Ĉinio kiel ununura ekonomio kun meznivela enspezo enviciĝis inter la antaŭaj 30 lokoj en la mondo, superante iujn evoluintajn ekonomiojn, ekzemple, Japanion kaj Kanadon. Tia atingo devas esti atribuita al strategioj pri protekto de intelekta proprieto kaj disvolvado akcelata per novigado.

Samtempe Ĉinio aktive partoprenis en tutmonda regado de intelekta proprieto, aliĝis al preskaŭ ĉiuj ĉefaj internaciaj konvencioj pri intelekta proprieto kaj prenis efikajn rimedojn por efike protekti laŭleĝajn interesojn de ĉiuj proprietuloj. Mi kredas, ke mia lando Ĉinio faros pli da kontribuo por ekvilibra, inkluziva kaj daŭrigebla disvolvado de intelekta proprieto en la mondo.

Dividu