Pekinaj Vintraj Olimpikoj plenumas sian promeson esti okazaĵo kun karbona neŭtraleco

Lucia Publikigita: 2021-11-30 19:05:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe estis publikigita videaĵo pri kanto, kiu celas disvastigi la teman sloganon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 "Kuniĝu por la Komuna Futuro".

Post sia publiiĝo, la kanto vekis grandan atenton en kaj ekster Ĉinio.

Rigardu: la videaĵo eksponas la disvolvadon de Pekino kiel gastiganto de la Olimpikoj kaj estas urbo de dufojaj Olimpikoj, kaj montras aspiron de la ĉina popolo pri la grandioza okazaĵo.

Post pli ol du monatoj, Pekino gastigos la Vintrajn Olimpikojn kaj fariĝos la unua urbo, kiu gastigis Somerajn Olimpikojn kaj gastigos Vintrajn Olimpikojn.

Nun koncernaj laboroj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 estas intense preparataj kaj iras glate. Laŭ konigo, ĉiuj stadionoj estas elektre provizitaj per verda energio kaj por ili oni prenis multajn novigajn metodojn. Ĉinio prezentos al la mondo Olimpikojn kun karbona neŭtraleco. Juan Antonio Samaranch Juna, prezidanto de la Kunordigita Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), diris, ke li ĝojas kaj fieras pro tio, ke la Pekina Organiza Komitato sin dediĉas al kontinuigebleco. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj plenumas sian promeson esti okazaĵo kun karbona neŭtraleco kaj partoprenigi 300 milionojn da homoj en vintraj sportoj.

Post 13 jaroj, Olimpika fajro estos denove flamigita en Pekino, elkore antaŭĝojas.

Dividu