Ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj havas grandan potencialon en kreskado

Lucia Publikigita: 2021-12-01 19:21:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 15a de decembro, Pekina Borso oficiale malfermiĝis. La nove establita borso celas liveri subtenon de financado al novigaj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj.

Viglaj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj garantias fortan elastecon de la ĉina ekonomio. Cetere kiel plejmulto de ĉinaj entreprenoj, tiuj firmaoj donas fortan apogon al ekonomia kaj socia disvolviĝo. Precipe iuj “profesiaj, specialaj kaj novaj” mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj longedaŭre okupiĝas pri specifaj kampoj kaj fariĝis grava apogo por fabrikado kaj reala ekonomio. Povas esti dirite, ke kiel ŝlosilaj nodoj de industriaj kaj provizaj ĉenoj, ili montras fortan viglecon de la ĉina ekonomio.

En la ekonomia sistemo, “profesiaj, specialaj kaj novaj” firmaoj estas unikaj, t.e. kvankam ili havas nur mezgrandaj aŭ malgrandaj, ili estas en la antaŭa vico en specifaj kampoj, havante novigan kapablon kaj konkurencivon.

Nun la ĉina ekonomio montras tendencon de renormaligo. Ĝia altkvalita disvolvado bezonas stimuli novigemon de la mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj. Nutri “profesiajn, specialajn kaj novajn” firmaojn kaj forĝi pli multajn eminentajn firmaojn povas firmigi la bazon de transformiĝo kaj altradigo de la ĉina ekonomio kaj doni fortan subtenon al ĝia longedaŭra kaj sana disvolviĝo.

Samtempe, la politikoj de Pekina Borso estas aplikeblaj por tajvanaj firmaoj. Por pli da informoj, bonvolu sekvi mian morgaŭan programon.

Dividu