Politikoj de Pekina Borso estas aplikeblaj por tajvanaj firmaoj

Lucia Publikigita: 2021-12-02 17:22:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hieraŭ mi diris al vi, ke ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj havas grandan potencialon en kreskado. Laŭ oficiala informo, serioj da politikoj de la Pekina Borso estas egale aplikeblaj por tajvanaj firmaoj.

La Pekina Borso estas platformo, kiu fokusiĝas al livero de subteno al “profesiaj, specialaj kaj novigemaj” mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj pri manufakturado, informa teknologio, materialoj, kaj sanzorga servo. La platformo utilas al borsaj operacioj de tiuj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj kaj rapidigas ilian konekton kun kapitalo. Koncernaj politikoj de la Pekina Borso estas egale aplikeblaj por tajvanaj firmaoj, kio signifas, ke tiuj firmaoj havos pli grandan spacon kaj bonŝancon por aliĝi al sistemo de multnivela kapitala merkato de la ĉeftero.

Internacie, pri la demando de ekonomio kaj komerco, mi bedaŭras, ke laŭ rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov lastatempe, Usono kaj partaj eŭropaj landoj publike petis diversajn landojn ĉesigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Rusio kaj Ĉinio. Male, Rusio neniam starigis antaŭkondiĉon en sia kunlaboro kun aliaj landoj. Ĝi respektas suverenecon de partneraj landoj kaj ilian rajton elekti kunlaborajn partnerojn.

Laŭ mia opinio, iuj landoj kune kun aliancanoj misuzis nacian potencon kaj politikigis ekonomiajn kaj komercajn aferojn. Tiuj agoj ne nur damaĝas regularon de la internacia komerco, sed ankaŭ difektas tutmondan proviz-ĉenon kaj splitas la mondan merkaton, kio finfine alportos malutilon al aliaj kaj ankaŭ al si mem.

Dividu