Dividu vian opinion pri ĉina-stila televida serio

Lucia Publikigita: 2021-12-08 13:39:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Mi havas demandon, kiun televidan serion vi rigardas nun? Kiujn seriojn vi preferas? Lastatempe iuj eksterlandaj amikoj sendis mesaĝojn al mi, dirante, ke ili fariĝas superaj fanoj de la ĉinstilaj televidaj serioj. Ekzemple, portugala retano donis plej altajn notojn al la serio “The Legend of Chusen” kaj komentis, ke ĝi estas mojosa kaj bonega.Fakte ankaŭ miaj enlandaj amikoj estas superaj fanoj de ĉi-rilataj fantaziaj serioj.Kungfuaj filmoj, luktosportaj filmoj kaj fantaziaj serioj estas la ĝenroj de ĉinaj originalaj filmoj kaj televidserioj en diversaj epokoj, kaj ili ankaŭ montras la disvolviĝon de la ĉina filma kaj televida industrio.Estis kungfua furoro tra la mondo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam kungfuaj superstelulo Bruce Lee estis bone konata. Poste, Jackie Chan, Jet Li kaj aliaj internaciaj kungfuaj steluloj, havis tre solidajn kapablojn pri luktosporto. Samtempe ili akcelis la disvastiĝon de la ĉina luktosporto tra la mondo.En la 1980-aj jaroj, kun la ekonomia ekprospero en Honkongo, populariĝis la "Honkong-stilaj luktartaj televidserio" kreitaj de fama televido TVB, fascinante milojn da homoj en sudorientaziaj landoj.La serioj en tiu ĉi periodo estis bazitaj plejparte sur la luktosportaj romanoj de Jin Yong kaj Gu Long. En la lastaj jaroj, fantaziaj serioj, kiuj fariĝis popularaj, estis plejparte inspiritaj de antikvaj ĉinaj mitoj kaj legendoj. Tial multaj eksterlandaj amikoj diris, ke ili estas tiel allogaj ĝuste pro la fantaziaj kaj legendaj enhavoj. Multaj personoj kaj loknomoj en tiuj serioj devenas de antikvaj ĉinaj libroj. Same kiel Olimpio en greka mitologio, ili estas sinonimoj de dioj.Oni diras, ke ĉiu leganto havas sian komprenon pri Hamleto. Kio estas via opinio pri ĉinaj fantaziaj serioj? Komentu al mi!

Dividu