La demokratio en Ĉinio——“tutproceza popola demokratio”

Lucia Publikigita: 2021-12-09 20:43:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ mi parolos pri la demokratio en Ĉinio, la “tutproceza popola demokratio”. Atentu du ŝlosilajn vortojn, tutprocezan kaj popolan. La “tutproceza popola demokratio” signifas meti la popolon en la centron. Faru ĉion por la popolo kaj sin apogu sur la popolo. Kvankam la Okcidento ankaŭ nomis ilian demokration "demokratio por la popolo", tamen ĝia bazo estas konkurso inter diversaj interesgrupoj. Tial, estas malfacile garantii la politikajn kaj sociajn rajtojn de vundeblaj grupoj. La “tutproceza popola demokratio” donas atenton al la kompleta procezo. Unu el la plej grandaj mankoj de la okcidenta demokratio estas, ke ĝi malvastigas la demokratian procezon kaj komprenas demokration simple kiel "konkurencivaj elektoj".

Ĉi tio ne nur malfortigas la diversecon de demokratio, sed ankaŭ subfosas la procezon de demokratio, limigante demokration al balotiloj kaj elektadoj. Sed dum la “tutproceza popola demokratio”, ne nur la partoprenantoj, sed ankaŭ la enhavo kovrita kaj la demokratia procezo, ĉiuj estas ampleksaj. La “tuta popolo” estas inkluzivitaj en la demokratian procezon kaj partoprenas en publikaj aferoj en ĉiuj aspektoj de la politika kaj socia vivo de la lando. La “tutproceza popola demokratio” ne nur atentas la procezon de elektado, sed ankaŭ la postelektadan regadon. Male al okcidentstila demokratio, "la popolo estas vekita nur kiam ili voĉdonas, kaj poste, ili eniras “vintrodormon”.

Dividu