Kiel la slogano "de la popolo, per la popolo, por la popolo" de Abraham Lincoln iras?

Lucia Publikigita: 2021-12-15 17:31:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 1863, la tiama usona prezidento Lincoln prezentis la sloganon "de la popolo, per la popolo, por la popolo" en la fama Gettysburg-parolado. Antaŭ dek jaroj, nobel-premiito pri ekonomio Stiglitz mokis, ke la vera demokratia sistemo en Usono evoluis al "1% de la popolo, 1% per la popolo, 1% por la popolo".

Pasintsemajne, Usono okazigis "pintkunvenon pri demokratio", rigardante sin kiel “demokratian modelon”. Eble antaŭ 30 jaroj, la “usona demokratio” iam estis la bona ekzemplo por aliaj landoj, sed nun ĝi ne plu estas.

Nuntempe, kaoso en la usona socio aperadas, eksterlanda hegemonio senĉese malfortiĝas, kaj fido al usona demokratio tra la mondo draste falas. Eĉ la usona popolo komencis malfidi al usona demokratio, kaj pli ol duono de la homoj kredas, ke la usona demokratio estas "sub atako." Kiel Usono povas rigardi sin kiel "demokratian gvidanton" kaj "demokratian lumturon"?

Demokratio estas bona afero, kiu bezonas diskuton de ĉiuj flankoj. Sed la usona demokratio multe ŝanĝiĝis, kaj Usono ankaŭ perforte eksportis sian "malsanan demokration" al aliaj landoj, kaŭzante kaoson aŭ krizon en aliaj landoj, ekzemple Afganio, Sirio, ktp.

Ekzistas 230 landoj en la mondo. Usono invitis 110 el ili por partopreni en la tiel nomata “pintkunveno pri demokratio”. Ŝajnas, ke la landoj kiuj estas invititaj aŭ partoprenantaj en la pintkunveno estas “demokratiaj landoj”, kaj aliaj estas “aŭtokrataj landoj”. Laŭ mia opinio, estas hegemonio, ke Usono decidu, kiuj landoj estas demokratiaj. Kio estas via opinio? Komentu al mi!

Dividu