Pintkunveno same malreala kiel la “demokratio” kiun ĝi defendas

Lucia Publikigita: 2021-12-15 18:23:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hodiaŭ fermiĝos la Internacia Forumo pri Demokratio. Hieraŭ sinjoro Vilhelmo Lutermano sendis artikolon al mi, kiu estas tradukita de li kaj rilatas al la “Pintkunveno pri Demokratio” okazigita de Usono.

La artikolo diris, ke la pintkunveno same malreala kiel la “demokratio”, kiun ĝi defendas. Kun granda demagogio ĝi alvokis al malreala renkontiĝo sub la temo de la “demokratio”, konceptita kiel defendo de la kapitalismo kaj aplikebla nur al registaroj, kiuj ne defias la hegemonian aŭtoritaton de Usono.

La artikolo diris ankaŭ, ke lando, kie la mono pezas pli ol la popola volo de la civitanoj, en kiu oni subtenas la liberan vendon kaj senrespondecan uzadon de mortigaj armiloj, la intervenon kaj enmiksiĝon en la internajn aferojn de suverenaj ŝtatoj, kie la rasismo estas sistema kaj kie la milito estas la negoco plej profitiga, tiu havas nenion por instrui al la internacia komunumo.

Jes, la mondo postulas pacon, disvolvadon, justecon, solidarecon, kunlaboradon kaj reciprokan konfidon. Ne eblas ion gajni per divido, selektado kaj unuflankaj trudoj.

■ Dankon al sinjoro Vilhelmo Lutermano pro lia tradukado

■ Parto de la enhavo venas el la deklaro de la Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj de Kubo

Dividu