Demandoj de Lucia pri usonstila demokratio

Lucia Publikigita: 2021-12-16 22:01:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, en la lastaj jaroj, la problemoj de monpolitiko, identeca politiko, partia antagonismo, politika polusiĝo, socia disŝiriĝo, rasaj konfliktoj kaj polusiĝo inter riĉuloj kaj malriĉuloj intensiĝis en Usono.

Post la tri gravaj okazaĵoj en tiu ĉi jaro, malsukcesa respondo al la nova kronviruso, tumultoj ĉe Kapitolo-Monteto, kaj kolapso de Kabulo, Usono ankaŭ okazigis la tiel nomatan “pintkunvenon pri demokratio” pasintsemajne.

Ni kune rigardu la "demokration" de Usono. Ĉiu donu sian voĉon, kaj tiel la prezidento venos morgaŭ? Haha~~~ Tute ne! Laŭ mia opinio, la usona elekto ŝajnas esti populara voĉdono por la tuta popolo, sed ĝi fakte estas monludo de potenca kapitalo.

Jen estas miaj demandoj:

Kial monpolitiko regas en Usono, kaj potenco ĉiam estas en la manoj de tre malgranda nombro da riĉaj elitoj, sed Usono ĉiam publike diras, ke la "demokratio" de la lando servas al ordinaraj homoj.

Kial Usono fanfaronas, ke ĝia "demokratio" povas produkti bonan regadon antaŭ financa monopolo, fiskaj deficitoj, klasaj kontraŭdiroj kaj oficialula korupto?

Kial Usono diras, ke "ĉiu naskiĝas egala", dum la blanka supereco estas senbrida, tamen ĝi fanfaronas, ke ĝia "demokratio" reprezentas veran egalecon?

Kial la usona virina malliberejo malobservas internaciajn konvenciojn kaj tretas homajn rajtojn, tamen Usono krias, ke la "demokratio" de la lando defendas homajn rajtojn?

Kial kelkaj amaskomunikiloj en Usono monopoligas la ĵurnalismon, fariĝante politikaj fortoj, kiuj trompas la publikon, tamen ili krias, ke demokratio garantias la rajton pri parole.

Kial kial kial… fakte mi ankoraŭ havas multajn demandojn… Kio estas viaj respondoj? Komentu al mi!

Dividu