Skiado kaj aliaj servoj de vintraj sportoj prosperas en Ĉinio

Lucia Publikigita: 2022-01-18 16:44:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rigardu! Miaj amikoj plenpleuzre ĝuas vintrajn sportojn, varman fonton kaj fonduon. Ankaŭ mi soifas aliĝon.

Amikoj, ĉu vi ŝatas skiadon? Ĉu vi vizitis iun el la popularaj skiejoj en Svislando aŭ Aŭstrio? Fakte, en la lastaj jaroj fortiĝis la entuziasmo de ĉinoj por skiado. Rilataj statistikoj montras, ke 20,76 milionoj da ĉinoj praktikis skiadon en la neĝsezono de 2020 ĝis 2021.

Fakte, ne nur skiado, sed ankaŭ aliaj servoj de vintraj sportoj prosperas en Ĉinio. En 2015, post kiam Pekino sukcesis en konkurado pri gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022, la servoj de vintraj sportoj en Ĉinio eniris la periodon de rapida disvolviĝo. Nun en la tuta lando estas pli ol 700 skiejoj, inkluzive de 36 endomaj, kio faris Ĉinion lando kun la plej multaj endomaj skiejoj en la mondo. Tio signifas, ke en Ĉinio, eĉ se vi loĝas en subtropikaj regionoj kun averaĝa temperaturo de 30 celsiaj gradoj, vi ankoraŭ povas ĝui vintrajn sportojn.

Nuntempe en la ĉina merkato aparatoj kaj ekipaĵoj por vintraj sportoj plejparte estas importitaj. Ekzemple, por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Ĉinio starigis kunlaborajn rilatojn kun Aŭstrio kaj Italio. Krome, ankaŭ kompanioj en Francio, Japanio, Ĉeĥio, Germanio kaj aliaj landoj tre interesiĝas pri la ĉina vintra-sporta merkato.

Kiujn vintrajn sportojn vi preferas? Komentu al mi!

Dividu