Pekino estas preta!

Lucia Publikigita: 2022-02-02 14:53:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Stela] Saluton al ĉiuj! Mi estas Stela. La malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj baldaŭ komenciĝos. Mi estas malpacienca por rigardi ĝin!

[Lucia] Jes, la konkursoj de glitŝtona ludo kaj glacihokeo jam komenciĝis unu post alia en la pasintaj du tagoj. La longe atenditaj Pekinaj Vintraj Olimpikoj finfine malfermiĝos!

[Stela] Ĉu? La iuj ludoj jam komenciĝis pli frue antaŭ la malfermo, kaj ĉu Pekino estas preta?

[Lucia] Kompreneble, Pekino faris preparojn en ĉiuj aspektoj por liveri bonegajn servojn de konkursoj, manĝaĵo, vestaĵo, loĝado kaj transportado por sportistoj el la tuta mondo. Ekzemple, litoj en la loĝejoj de la Olimpika Vilaĝo estas faldeblaj kaj inteligentaj, kiuj povas alĝustigi al diversaj reĝimoj kaj anguloj por certigi bonan ripozon de sportistoj. Krome, ĉe la litofino estas instalita tabuleto, kaj tiel la lito povas esti longigita ĝis 2,4 metroj por certigi bonan dormon de !

[Stela] Ve, tio estas mirinda! Kiel sportistoj manĝas?

[Lucia] La manĝejo en la Olimpika Vilaĝo estas aranĝita laŭ malsamaj kutimoj de homoj el la tuta mondo, kaj liveras diversajn manĝaĵojn inkluzive de aziaj, okcidentaj, islamaj, kaj vegetaraj tagnokte. Krome oni povas manĝi rostitan anason, rostitan porkaĵon kaj aliajn ĉinajn specialaĵojn. Sportistoj eble peziĝos ĉe sia foriro.

[Stela] [IP] Tiom multaj bongustaj manĝaĵoj allogas min!

[Lucia] Jes. Por certigi, ke la olimpikaj veturiloj ne estos blokitaj survoje dum la konkursoj, Pekino ankaŭ starigis fiksis vojojn special por la Vintraj Olimpikoj inter la olimpikaj konkursejoj kaj instalaĵoj. Samtempe, vojoj por publika transportado estos malfermitaj al aliaj veturiloj en la urbo por certigi la ĉiutagan veturadon de la lokanoj.

[Stela] Sed tiom multaj homoj venas al Pekino, kiel ni preventos kaj regos la pandemion?

[Lucia] Ne maltrankviliĝu pri la kronvirusa epidemio, homoj venintaj en Ĉinion per aviadilo estos sub strikta administrado dum la restado. Loĝado, trejnado, konkursado, transportado kaj manĝoprovizo estas ĉiuj izolitaj de la ekstero. Krome nepras ankaŭ ĉiutaga desinfektado. Ekzemple, gimnastejoj en la Olimpika Vilaĝo devas esti purigitaj kaj desinfektitaj en ĉiu dua horoj por certigi sanon de ĉiuj.

[Stela] Bonege, mi kredas, ke ĉiuj tre ĝuos la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn!

[Lucia] Ĝuste! Por pli da surprizoj el la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, sekvu nin por malkovri ilin unu post alia. Ni atendu ilin kune.

Dividu