Pekinaj Vintraj Olimpikoj ne estas scenejo de iuj okcidentaj fortoj kontraŭ Ĉinio “por ludi la kartojn de Tajvano”

Lucia Publikigita: 2022-02-03 18:04:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, baldaŭ la ĉinoj bonvenigis la Printempan Feston, plej gravan tradician feston de Ĉinio, kaj la 24an Vintrajn Olimpikojn. Povas esti dirite, ke dum la periodo, kiam la situacio de la epidemio tra la tuta mondo abrupte denove furioziĝas, Ĉinio laŭplane okazigos la Vintrajn Olimpikojn, kio trankviligas la mondon.

Tamen troviĝas ia movo, ke Usono kun siaj aliancanoj faros militajn manovrojn ĉirkaŭe de Ĉinio. Ne forgesu, ke en la 2a de decembro de 2021, la 76-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj unuanime aprobis rezolucion pri militopaŭzo dum Olimpikoj, alvokante, ke diversaj flankoj observu militopaŭzon kaj ĉesigu konfliktojn dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas internaciaj solenaj okazaĵoj, diversaj landoj devas plenumi pli altan, pli rapidan, pli fortan kaj pli solidaran olimpikan spiriton, alporti esperon al la homa kunlaboro, kaj trairi malfacilan tempon per sukcesa okazigo de la Olimpikoj. Ĉu ne?

Olimpikoj estas platformoj de sportistoj el diversaj landoj por montri ilian sportan talenton, sed ne diplomatiaj scenejoj de okcidentaj politikistoj, precipe de tiuj kontraŭĉinaj fortoj por tiri politikajn profitojn per la “tajvana karto”.

Dividu