Ĉu la Vintraj Olimpikoj eblas senneĝe?

Lucia Publikigita: 2022-02-04 09:58:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Stela] Saluton al ĉiuj! Mia nomo estas Stela. Nun iras la Vintraj Olimpikoj, kaj estas tiel mojose vidi la plej eminentajn sportistojn de la mondo en olimpikaj konkursejoj! Sed mi havas demandon, se ne estas neĝo dum la Vintraj Olimpikoj, ĉu sportistoj ankoraŭ povas normale konkursi inter si?

[Lucia] Kompreneble, ne subtaksu la saĝon de homoj. La teknologio de artefarita neĝofarado jam estas tre matura.

[Stela] Ĉu la antaŭaj Vintraj Olimpikoj vere ne renkontis neĝon?

[Lucia] Jes, la Inbruskaj Vintraj Olimpikoj de 1964 renkontis varmetan vintron, kun nesufiĉa neĝado kaj manko de neĝo sur la kurejoj, kio rezultigis la morton de du sportistoj. Por eviti la similan okazaĵon, homoj inventis maŝinojn por produkti artefaritan neĝon.

[Stela] Sed artefarita neĝo estas falsa neĝo, ĉu ĝi povas anstataŭigi naturan neĝon?

[Lucia] Stela! Artefarita neĝo ne estas falsa neĝo. Ĝi similas al la formprincipo de neĝeroj. Altprema aero estas uzata por dividi akvon en etajn partiklojn kaj ŝprucigi ilin en la malvarman eksteran aeron por formi glacikristalojn, kiuj fariĝas neĝeroj produktitaj de neĝmaŝinoj.

[Stela] Do artefarita neĝo estas sama kiel natura neĝo?

[Lucia] Ne, estas ankoraŭ diferenco inter ili. Artefarita neĝo estas pli densa ol la natura, degelas pli malrapide kaj estas pli facile stokebla. Samtempe oni povas facile regi la dikecon de neĝo por certigi la sekurecon.

[Stela] Ĉu artefarita neĝo estas rekonita de la mondo?

[Lucia]La Placid-lakaj Vintraj Olimpikoj de 1980 en Usono unuafoje uzis artefaritan neĝon, kaj la postaj Vintraj Olimpikoj en Vankuvero, Soĉio kaj PyeongChang ĉiuj uzis artefaritan neĝon. En la Vintraj Olimpikoj de 2018 en PyeongChang, artefarita neĝo atingis 90% de la totala uzata aneĝo. Ekzemple, en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, la Nacia Alpa Skiada Centro uzas artefaritan glacisimilan kurejon. Tia neĝo havas grandan malmolecon kun maldika surfaco de malmola glacio, kiu estas malfacile difektebla. Kiam skiantoj turniĝas en granda rapideco, la kurejo ankoraŭ estas glata surface, kio povas certigi la justecon de la konkurso.

[Stela] Ve, artefarita neĝo estas tiel grava!

[Lucia] Jes, artefarita neĝo estas grava garantio por la glata progreso de la ludo. Mi deziras al ĉiuj sportistoj bonŝancon!

Dividu