Bing Dwen Dwen-supera stelo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Lucia Publikigita: 2022-02-10 19:26:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Stela]Saluton amikoj, mi estas Stela.

[Lucia]Saluton amikoj, mi estas Lucia.

[Stela]Ve! Rigardu, vi havas Bing Dwen Dwen!

[Lucia]Jes, ĝi estas mia karuleto. Mi aĉetis ĝin lastjare, kvin monatojn antaŭ la inaŭguro de la Vintraj Olimpikoj.

[Stela]Ve! Via Bing Dwen Dwen allogas min! Mi amegas ĝin! Mi vidis, ke aminda Bing Dwen Dwen ne volis foriri kiam finiĝis la malferma ceremonio. Mi vidis ankaŭ, ke la laboristoj fortiris ĝin kaj ĝi estis fiksita en la pordobreĉo de la ĉefa amaskomunikila centro. Aminda! Aminda! Aminda!

[Lucia]Jes, Bing Dwen Dwen jam kaptis la korojn de multaj homoj, kaj ĝi fariĝis la ĉefa stelo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj! Ĉiutage, multaj homoj viciĝas antaŭ la oficiala licenca vendejo de Pekino 2022 por aĉeti memoraĵojn Bing Dwen Dwen. Japana raportisto Gido Tsujioka senĉese esprimis sian amon al Bing Dwen Dwen, kiam li videokonektiĝis kun japana televida rekt-elsendo. Li malfermis sian surtuton kaj montris insignojn de Bing Dwen Dwen fiksitajn ĉe la brusto. Li ankaŭ sendis rilatajn memoraĵojn al Japanio por vidigi ilin al siaj kolegoj.

[Stela]Haha, li estas tre feliĉa, ĉar li havas tiom multajn Bing Dwen Dwen. Mi vidis multajn ĉirilatajn produktaĵojn de Bing Dwen Dwen. Mi elkore deziras ilin, sed nun estas tre malfacile por akiri ilin!

[Lucia]Ne nur vi ne povas akiri ĝin, sed ankaŭ alilandaj gvidantoj kaj sportistoj deziras ĝin, sed ne povas ricevi. Kiam Princo Alberto II, la ŝtatestro de Monako, spertis faradon de pasto-skulptaĵo en la Granda Popola Halo en Pekino. Li petis la artiston doni du Bing Dwen Dwen al li ĉar li volas donaci ilin al siaj infanoj. Multaj sportistoj prezentis siajn Bing Dwen Dwen en la olimpika vilaĝo. Kaj la sportistoj, kiuj gajnis medalojn, ricevis ankaŭ Bing Dwen Dwen kun ora olivbranĉo. Hungara sportisto gajnis bronzan medalon kaj Bing Dwen Dwen. Li diris ke li penos gajni unu pli por sia 3-jara pli juna fratino. Ĉinaj sportistoj donacis 8 insignojn al usonaj sportistoj, kaj ĉi-lastaj tre ĝojis.

[Stela]Ve! Mi volas Bing Dwen Dwen, sed kiel mi povas akiri ĝin?

[Lucia]Ne maltrankviliĝu Stela, la fabrikistoj jam intensigis la produktadon! Vi ankaŭ povas sekvi ĉinajn retanojn por memfari la amindan Bing Dwen Dwen. Rigardu, interese ĉu ne?

[Stela]Sed, ĉu vi povus donaci la vian al mi?

[Lucia] Ne! Ĝi estas mia karuleto. Sed vi povas provi ĝin!

Dividu