Vintraj Olimpikoj - platformo por multkultura integriĝo

Lucia Publikigita: 2022-02-22 15:00:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Lucia] Saluton amikoj mi estas Lucia.

[Stela] Saluton mi estas Stela! Mi havas novan idolon lastatempe!

[Lucia] Ĉu vere? Kiu kiu kiu?

[Stela] Ĝi estas GU Ailing Eileen de la ĉina teamo.Ŝi estas nur 18-jara, sed ŝi fariĝis la plej juna olimpika ĉampiono pri liberstila skiado dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj! Ŝi gajnis la unuan oran medalon el tiu ĉi sportbranĉo por Ĉinio, kio estas vere mirinda!

[Lucia] Jes, kaj ankaŭ ĉi tiu bela ĉina-usona miksita knabino estas erudiciulo kaj modelino, ŝi havas kaj belecon de ĉina kaj okcidenta kulturoj kaj apartan personecan ĉarmon.

[Stela] Krome, mi vidis ankaŭ kelkajn fremdajn vizaĝojn en la ĉina delegacio.

[Lucia] Vi pravas. Ĉefa trajto de la ĉina delegacio por la Vintraj Olimpikoj estas diverseco. Estas multaj elstaraj alilandaj kaj ĉindevenaj sportistoj, kiuj esti naturalizita en Ĉinio por partopreni en la vintraj olimpikoj nome de Ĉinio. Krome, inter la 78 trejnistoj de la ĉina delegacio estas ankaŭ multaj alilandaj trejnistoj, kaj multaj el ili estis olimpikaj sportistoj!

[Stela] Mi scias, mi scias! La ĉeftrejnisto de biatlono de la ĉina teamo estas Ole Einar Bjørndalen, konata kiel "Reĝo de Biatlono", kiu gajnis 8 olimpikajn orajn medalojn. Krome, fama trejnisto Kim Sun-Tae venas el Sud-Koreio kaj trejnisto Peja Lindholm el Svedio.

[Lucia] Jes, tra la mondo, la interŝanĝo de talentaj trejnistoj kaj sportistoj estas tre oftaj.

[Stela] Mi pensas, ke la translanda talentula interŝanĝo estas tre utila por la pli ekvilibra disvolviĝo kaj popularigo de sportoj tra la mondo.

[Lucia] Vi pravas Stela. Malfermaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado estas ĝuste la ideo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kaj ankaŭ spegulas la olimpikan spiriton de "plia unueco". Oni esperas, ke la Vintraj Olimpikoj fariĝos ponto de komunikado kaj interŝanĝoj de la mondo kaj antaŭpuŝos la mondon en pli unuiĝa kaj inkluziva direkto.

Dividu