Daŭrigebla al la estonteco

Lucia Publikigita: 2022-02-23 11:02:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Stela]Saluton amikoj, mi estas Stela.

[Lucia]Saluton amikoj, mi estas Lucia.

[Stela] Lucia, la Vintraj Olimpikoj estas tiel interesaj, ke mi volas lerni skiadon!

[Lucia]Haha, ne nur vi, influite de la Vintraj Olimpikoj, pli kaj pli multaj ĉinoj ekamas vintrajn sportojn, kaj la neĝglacia industrio rapide disvolviĝis en Ĉinio. En 2018 en Ĉinio estis nur 609 sketejoj kaj 524 skiejoj, sed ĝis la fino de 2020 jam estis preskaŭ 1 200 sketejoj kaj 800 skiejoj.

[Stela] La ĉarmo de la Vintraj Olimpikoj estas vere granda!

[Lucia] Jes, engaĝi 300 milionojn da homoj en vintrajn sportojn kaj disvastigi korpkonstruadon tutlande estas unu el la daŭripovaj celoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

[Stela] Kiuj estas aliaj rimedoj pri daŭripova evoluado?

[Lucia] La Pekinaj Vintraj Olimpikoj inkluzivis daŭrigeblecon en siajn ĉiujn fazojn. Ekzemple, en la konstruado de konkuresjoj estis uzataj ses heredaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj de 2008. Inter ili, la "Akva Kubo", la Nacia Naĝada Centro, estis transformita en la "Glacian Kubon" por glitŝtonado, kio etas multe reduktis la koston de malmuntado en la posta etapo, kaj ankaŭ evitas karbonan emisiadon el nova konstruado.

[Stela] Mojosa ideo!

[Lucia] Tio ne estas ĉio. La du rapidegaj fervojlinioj, Jingzhang kaj Jingli, konstruitaj por la Vintraj Olimpikoj, certigas la transportadon inter konkursaj zonoj dum la vintraj olimpikoj, kaj daŭre kontribuos al la integra disvolviĝo de la regionoj post la konkursoj. Krome, la okazigo de la Vintraj Olimpikoj liveris grandan nombron da laborpostenoj por la lokanoj en la konkursaj zonoj, kaj pli ol 80 000 homoj profitas de tio.

[Stela]Tio signifas ke post la olimpikoj, ili daŭre profitigios la lokanoj, ĉu ne?

[Lucia] Jes, la vintraj olimpikoj eble pli meritas nian respekton pro sia daŭripova disvolvado krom la sportoj.

Dividu