Kortuŝaj momentoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Lucia Publikigita: 2022-02-24 16:17:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Lucia]Saluton amikoj, mi estas Lucia.

[Stela] Saluton, mi estas Stela. Nun finiĝis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĉiuj ludoj estas tiel ekscita, kaj mi ankoraŭ volas rigardi plu!

[Lucia] Jes, 17 tagoj pasis tiel rapide! Aminda Stela, kio el la Pekinaj Vintraj Olimpikoj plej imprisis vin?

[Stela] Ho, tro multaj! Sed unue, estas la kuraĝo de sportistoj konstante defii sin mem kaj siajn limojn! Kaj kio estas por vi?

[Lucia]Mi estis impresita de la rakontoj de multaj sportistoj. Ili kortuŝas min kaj sentigas al mi, ke iliaj penoj havas grandegan signifon. Ekzemple, kanada neĝtabulisto Max PARROT, post tri-jara malfacila kuracado, li finfine venkis la malsanon kaj revenis al la konkurso, kaj fine gajnis la oran medalon en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La rakonto estas tre inspira ĉu ne?

[Stela] Ve, ili estas vere malfacilaj! Krome, mi rimarkis, ke ankaŭ plurobla identecoj de multaj sportistoj impresas min. Ekzemple, 17-jara ĉina neĝtabula ĉampiono Su Yiming estas sperta juna aktoro. Li ankaŭ montris sian elstaran kapablon pri skiado en televidaj serioj.

[Lucia] Ankaŭ altteknologiaj aplikaĵoj en la Vintraj Olimpikoj profunde impresis multajn spektantojn.

[Stela] Jes, jes. Kaj ne forgesu la volontuloj. Ili ludis gravan rolon por la sukceso de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

[Lucia]Jes, estas multaj, multaj neforgeseblaj rakontoj dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Unuvorte, dank'al la olimpikoj, ĉar ili alportis al ni tiom multajn belajn momentojn, kiuj estas tre memorindaj.

[Stela]Amikoj, mi dividis kun vi ĉi tiujn kortuŝajn momentojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Viaj komentoj estas plej bona inspire al mi!

Dividu