Kion alportis ĉina ekonomio al mondo en 2021?

Lucia Publikigita: 2022-03-06 17:42:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Statistika Buroo de Ĉinio en la 28a de februaro publikigis la statistikan bultenon pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2021. Laŭ la bulteno, malgraŭ multobla enlanda kaj internacia premo, la ĉina ekonomio kreskis je 8,1%, kaj la pokapa kresko de la malneta enlanda produkto atingis 8%. Tia atingo injektas fortan pozitivan energion en la mondan ekonomion serĉantan renormaligon.

Krome, la ĉina ekonomio ankaŭ liveris veran subtenon al la monda ekonomio. En 2021, surbaze de la jara averaĝa kurzo, la ekonomia totalo de Ĉinio kalkuliĝis al 17,7 duilionoj da usonaj dolaroj, konsistigante ĉirkaŭ 25% de la kontribuo al la monda ekonomia kresko.

Laŭ detalaj donitaĵoj, en 2021, Ĉinio okupis la unuan lokon de la mondo laŭ la kvantoj de vara komerco kaj fremdvaluta rezervo. Ĝi ludis neanstataŭigeblan rolon por renormaligi ekonomion kaj komercon de la mondo kaj konservi la stabilecon de tutmondaj industriaj provizĉenoj.

En 2022, malgraŭ la restanta risko de la epidemio, malglata cirkulado de produktado kaj provizado de la mondo, kaj pliiĝo de geopolitikaj riskoj, la ĉina ekonomia fundamento de bona disvolvado restas senŝanĝa kun granda elasteco, sufiĉa potencialo kaj granda spaco. Kiel brita akademiulo pri politiko kaj internaciaj rilatoj Tom Fowdy diris, ke meze de la rapida kresko de necerteco tra la mondo, Ĉinio estas grava fortikaĵo por konservo de monda ekonomia stabileco.

Dividu