Specialaj "volontuloj"

Lucia Publikigita: 2022-03-08 19:05:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Lucia] Saluton, mi estas Lucia.

[IP]Saluton, mi estas Stela.

[Lucia] Stela, ĉu vi scias, ke ĉi-jare estas speciala grupo de "volontuloj" por la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj.

[IP] Specialaj? Ĉu ankaŭ ili estas handikapitaj?

[Lucia] Ne, ili estas 68 belaj hundoj el la Dalian Trejnada Bazo de Gvidhundoj en Ĉinio.

[IP] Ve, ili estas gvidhundoj.

[Lucia] Jes. Por servi la Pekinajn Vintrajn Paralimpikojn, ili estis speciale trejnitaj por labori en tre kompleksa kaj malvarma medio. Dum la paralimpikoj, ili respondecas pri gvidado por helpi blindajn sportistojn vojaĝi sendepende.

[IP] Mojosa!

[Lucia] Krome, la gvidhundoj ankaŭ portas kontraŭ-falsajn spureblajn kodojn. Per la spurebla kodo, homoj povas klare scii pli ol dekon da detalaj informoj de la gvidhundo. Krome, por protekti la sanon de la hundoj, la Organiza Komitato establis specialan medicinan teamon por doni servojn al ili.

[Stela] Tiel zorgeme!

[Lucia] Jes, ni esperas, ke helpe de la gvidhundoj blindaj sportistoj povas pli bone ĝui la ludojn kaj rikolti bonan memoron en Pekino.

Dividu