Pekinaj Vintraj Paralimpikoj reflektas atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj

Publikigita: 2022-03-10 22:45:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, vendrede vespere oficiale inaŭguriĝis la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, 2022.

Prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato Andrew Parsons diris, ke estas zorgemaj kaj detalaj servoj de volontuloj de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj.

Fakte oni vidis la ĉinstilan varmecon el Shuey Rhon Rhon, la maskoto de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, kiu en la formo de ĉina tradicia lanterno simbolas "inkluzivecon kaj kunfandiĝon". Ĝia brila naturo signifas ekbriligon de revo en koro kaj varmigon de la mondo. Ĝiaj mildaj strekoj markas kreon de pli inkluziva mondo por handikapuloj kaj la belan deziron de konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Lastatempe la ĉina registaro unuafoje publikigis blankan libron pri la progreso de la lando en disvolvado de handikapitaj sportoj, kiu per detalaj donitaĵoj kaj abundaj kazoj montras rapidan altiĝon de la nivelo de handikapitaj sportoj en Ĉinio kaj realigon de revo de pli kaj pli da handikapuloj per sportoj.

Handikapitaj sportoj reflektas rimarkindajn atingojn de Ĉinio en respekto kaj garantiado de rajtoj kaj interesoj de handikapuloj.

Dividu